Pengo
El Vikipedio
La pengo aŭ pengoe (hungare pengő) estis la oficiala monunuo de Hungario inter 1926 és 1946.
Post la unua mondmilito, en Hungario oni uzis la monunuon krono, kiu rapide perdis la valoron. Por malhelpi la inflacion, oni fondis la Hungaran Nacian Bankon en 1924. Post tio, la hungara registaro emisiis ŝtatan obligacion, eksterlande aĉeteblan (t.n. popolliga obligacio). La hungara registaro bazis la jaran buĝeton en 1925 je orbazo, la valoron de la krono ligis al la brita font-ŝterlingo. La financa komisio de la Ligo de Popoloj aprobis en septembro samjare la raporton pri financa situo de Hungario, tiel ebliĝis enkonduki la novan monunuon. La nova monunuo aperis fine de 1926 kaj oni deklaris ties valoron, ke 1 kg pura oro egalas al 3800 pengoj, sed tiun ŝnĝeblecon oni malebligis post la granda depresio de 1929–33.
Post la dua mondmilito okazis en Hungario la plej granda inflacio de la mondo: je la tempo de la nova monunuo (1-an de aŭgusto 1946) 1 forinto egalis al 400.000 kvadrilio da pengoj (kaj tio egalis al 200 milionoj da impostpengo).
La monero de pengo estis la filero.
[redaktu] Pri la nomo
La hungara nomo pengő (laŭvorte plektranta) signifis pli frue - en ĝenerala parolo - metalmonon, kiu donis plektran sonon kiam oni batetis ĝin al dura objekto. Iam oni nomis ĉiun noblametalan monon pengő post ties plektra sono. Tiu sono signis la bonecon, oran kaj arĝentan entenon. Ĝis 1858 ekzistis eĉ aparta pengo-forinto, kiu estis pregita el arĝento.