Per Brahe (la juna)
El Vikipedio

Grafo Per Brahe (la juna) (n. 18-an de februaro 1602 – m. 2-an de septembro 1680) estis svedia administranto kaj militestro, kiu evoluigis Finnlandon en la 17-a jarcento per siaj reformoj. Li estis guberniestro de Finnlando 1637–1640 kaj 1648–1654. Li fondis dek urbojn i.a. Raahe), movis la urbon Helsinki al pli bona loko por martrafiko kaj malfermis la Akademion de Turku, la unuan universitaton de Finnlando.