Perthshire
El Vikipedio
Eŭropo > Eŭropa Unio > Britio > Skotlando > Perthshire
Perthshire, ankaŭ nomata Perth and Kinross, estas graflando en la centro de Skotlando. Ĝi havas areon de 5.395,79 km² kaj estas la kvara skota graflando laŭ areo. Ĝia ĉefurbo estas Perth. En 1995 ĝi oficiale havis 130.470 loĝantojn. Ĝi situas ĉe la transiro inter malalta kaj alta Skotlandoj kaj ne havas marbordon, escepte de mallonga peco ĉe fjordo Tay (Firth of Tay), la estuaro de rivero Tay, ĉe kiu situas la ĉefurbo.
Inter 1975 kaj 1996 la du partoj Perth kaj Kinross estis apartaj distriktoj.
En la sudo de Perthshire situas montetaro Ochil Hills kaj valo Gleneagles. En la okcidento situas belaj lagoj: Loch Ericht, Loch Rannoch, Loch Tay kaj aliaj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- ĝeneralaj informoj (en)
- turismaj informoj (en)
- mapo