Petea (Dorolţ)
El Vikipedio
Petea (Dorolţ) (hungare:Pete) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 348 loĝantojn (hungaroj); en 1992 312 (rumanoj, 24% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1215. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Szatmár vármegye). Administre ĝi apartenas al Dorolţ.