Petiolo
El Vikipedio
Petiolo (petiolus) estas speciala tigeto portanta folion. Ĝi povas esti longa, mallonga; cilindra, sulketa, plata, triangula. Se ĝi mankas oni parolas pri sidanta folio (sidfolio). Ĝi ligiĝas al la limbo (folilameno) plej ofte ĉerande. Se la petiolo kaj la limbo konektiĝas ne limborande, oni parolas pri ŝilda folio.