Petit Papa Noël (kanto)
El Vikipedio
Petit Papa Noël (Eta Paĉjo Kristnasko) estas kristnaska kanto, kiu rakontas pri infano konversacianta kun Patro Kristnasko vespere antaŭ Kristnasko.
La tekston verkis Raymond VINCI kaj la muzikon komponis Henri MARTINET en 1946 por la filmo Destin de Richard Pottier.
Pluraj artistoj kantis ĝin. La versio kiun Tino Rossi interpretis estas unu el la plej ŝatataj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.