Petras Čeliauskas
El Vikipedio
Petras ČELIAUSKAS (naskiĝis 1929) estas litova honora membro de UEA.
Li estas emerita instruisto. Aktiva ekde sia esperantistiĝo (1957, li multe artikolis pri esperantologiaj, historiaj, kulturaj kaj lingvaj temoj, kaj ekde 1975 kontribuadis per tiaj prelegoj al Baltaj E-Tagoj (BET). Internacie li konatiĝis per sia elstara traduko de Homo (1986), poezia ĉefverko de Eduardas Mieželaitis. En E-gazetoj aperis multaj liaj tradukoj el la lingvoj litova, sed ankaŭ rusa kaj belarusa. En lingvoscienca verko por granda publiko, Nuo Babelio iki Esperanto (1989), li vaste prezentis E-on. Li redaktis du volumojn de Litovio hodiaŭ (1987,1988), plurajn librojn, la kurieron de tri BET-oj kaj de SAT-kongreso (1992), kaj ekde 1995 li estas la redaktoro de Litova Stelo. En 1997 li ricevis premion de Fondaĵo Grabowski.