Phillipp Vandenberg
El Vikipedio
Philipp VANDENBERG (nask. 1941 Vroclavo, tiama Breslau, kiel Hans Dietrich Hartel) estas germana ĵurnalisto kaj verkisto, kiu famiĝis precipe pro siaj popularsciencaj kaj romanaj verkoj pri la antikvaj tempoj. Li studis historion, arton kaj germanistikon en Munkeno, apud kiu li vivas en antikva vilaĝo kaj en kastelo Burghausen. Liaj verkoj estis tradukitaj al trideko da lingvoj.
Famaj verkoj:
- Komploto de faraono
- Malbeno de Koperniko
- Nefertiti
- La kvina evangelio
- Purpuraj ombroj
- La siksta komploto
- Mistero de aŭgurejoj
- Forgesita faraono
- Verda skarabo
- Malbeno de faraonoj
- Reĝo el Luksoro
- Ramseso la Granda
- Sekretaj regantoj