Pişchia
El Vikipedio
Pişchia (piŝkia) (hungare: Hidasliget, germane:Bruckenau) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Timişoara. En 1910 ĝi havis 1 485 loĝantojn (germanoj, rumanoj), en 1992 1 160 (rumanoj, 4% hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Temes vármegye). Administre apartenas al ĝi Bencecu de Jos, Bencecu de Sus, Murani, Sălciua Nouă.