Pierre (Suda Dakoto)
El Vikipedio
Pierre (prononcata loke pir) estas la ĉefurbo de Suda Dakoto, ŝtato de Usono. Laŭ la popolnombrado de 2000, ĝi havas 13876 loĝantojn. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de Kantono Hughes. Fondita ĉe la Rivero Misurio en 1880, Pierre iĝis la ĉefurbo en 1889, kiam Norda kaj Suda Dakotoj estis akceptitaj en la Usona Unio.
Pierre situas preskaŭ perfekte en la centro de Suda Dakoto, proksime al Lago Oahe. Ĝi estas relative malgranda por ŝtata ĉefurbo kaj havas altan proporcian parton de denaskaj amerikanoj (indianoj); laŭ la oficiala censo de 2000 estis 8,56 %.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.