Pierre Loti
El Vikipedio
Literaturo > Franclingva literaturo > Pierre LOTI < Franca lingvo
Pierre LOTI, realnome: Julien VIAUD (naskiĝis la 14-an de januaro 1850 en Rochefort-sur-Mer, mortis la 10-an de junio 1923 en Hendaye) estis franca verkisto.
Kiel oficiro de la mararmeo li vojaĝis tra ĉiuj oceanoj, kaj siajn spertojn li fiksis en siaj verkoj. Oftaj temoj en lia verkaro estas ekzotikaj lokoj kaj moroj, sed ankaŭ mortotimoj kaj pesimismo kontraŭ la evoluo de la moderna civilizacio.
[redaktu] Listo de verkoj
- Aziyadé (romano, 1879)
- Le roman d'un Spahi (romano, 1881)
- Pêcheur d'Islande (romano, 1886)
- Roman d'un enfant (romano, 1890)
- Ramuntcho (romano, 1897)
- Les derniers jours de Pékin (romano, 1901)
- Les désenchantées (romano, 1906)