Pieter Korte
El Vikipedio
Pieter KORTE (naskiĝis la 17-an de junio 1894 en Beerta - mortis la 7-an de novembro 1977 en Emmen, Nederlando), estis nederlanda esperantisto, instruisto popollerneja (estro).
Li gvidis multajn kursojn laŭ Cseh-metodo. Ekde 1927 li agis kiel agento de TAGE. Post la germana nacisocialista ekrego 1933 li aranĝis, ke la funkcioj de la laborkomitato por TAGE kaj IPR transiris al Nederlando; poste li estis ĉefa laboranto por TAGE. Li verkis artikolojn kaj kuntradukis la Floretojn.
Li estis la plej elstara pedagogo inter la nederlandaj esperantistoj, honora prezidanto de la nederlanda ILEI-sekcio. Li aktivis ekde 1927, unue en TAGE, poste en ILEI. Li multe instruis laŭ Cseh-metodo, sed poste verkis propran rektmetodan lerno-libron Sub la verda standardo (1947) kiu ankoraŭ nun apartenas al la plej popularaj internaciaj lerniloj. Korte ankaŭ tradukis, verkis artikolojn, redaktis kaj multjare estis delegito kaj fakdelegito de UEA.
[redaktu] Verkoj
- Savo el la neĝo (1973)
- Sub la verda standardo (Esperanto-instruo al infanoj laŭ la rekta metodo, elementa kurso, 1947)