Pieter Willem Botha
El Vikipedio
P(ieter) W(illem) BOTHA (naskiĝis la 12-an de januaro 1916, Paul Roux, Sud-Afriko - mortis la 31-an de oktobro 2006) estis ĉefministro de Sud-Afriko (1978–84) kaj la unua prezidento de la respubliko (1984–1989).
Li studis juron 1932-35 en Bloemfontein, Universitato de la provinco Liberŝtato Oranĝio, sed rompis la studadon antaŭ diplomitiĝo.
Li politikumis jam fruaĝe kaj en aĝo de 20 jaroj, li iĝis organizisto de la Nacia Partio en Kablando (membro ekde 1936). Li iĝis parlamentano en 1948 kun venko de la Nacia Partio. Li estis ekde 1958 vicministro pri internaj aferoj, pli poste ministro (1961–80) pri komercoevoluigo, aferoj de kolorhaŭtuloj, publiklaboro kaj defendo. Kiam B. J. Vorster abdikis, oni nomumis lin en 1978 ĉefministro.
Dum lia regado, Sud-Afriko akceptis novan konstitucion, sekvis ambician eksterlandan politikon (nuklea programo kun Israelo, okupado de parto de najbara lando Namibio, apogo de opoziciaj fortoj en la najbaraj landoj). En la okcidentaj landoj, oni rigardis lin rasisma diktatoro, kiu brutale subpremas la nigrulojn. Multaj landoj eĉ enkondukis komercan blokadon pro la rasapartigo en Sud-Afriko.
La senkompromisa politiko de Botha kaŭzis splitiĝon de la partio. Li retiriĝis en februaro de 1989 favore al nova prezidento Frederik Willem de Klerk.