Piteşti
El Vikipedio
Koordinatoj: 44° 52' N, 24° 52' E Mapo
Piteşti [piteŝtj'], urbo en suda Rumanio. Situas ĉe la rivero Argeş, 114 km okcidente de Bucureşti. Loĝantaro: 173 mil. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto (judeţ) Argeş. Grava centro por la rumana aŭtoindustrio: sidejo de la aŭtofabriko "Dacia". Dum la stalinisma periodo, la malliberejo de Piteşti estis "reedukadcentro" por studentoj.
Kategorioj: 44° N | 24° E | Rumanio | Urboj de Rumanio