Plélan-le-Petit
El Vikipedio
Plélan-le-Petit urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Bretonio | ||||
Departemento | Côtes d'Armor | ||||
Kantono | ĉefurbo de kantono | ||||
Urbestro | Prosper Besnard | ||||
Areo | 21,23 km² | ||||
Alto super maro | 64m - 125m, meze 105m | ||||
Loĝantoj | 1505 1999 | ||||
Loĝdenso | 70 loĝ./km² | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||||
Poŝtkodo | 22980 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 22180 |
Plélan-le-Petit estas komunumo de Francio, kiu troviĝas en la departemento Côtes-d'Armor kaj la regiono Bretonio.
La signifo de ĝia nomo estas "Plelan"-la-malgranda. "la malgranda" estis aldonita en 1790 por distingi ĝin de Plélan-le-Grand, kiu situas je ĉirkaŭ 70 km en la departemento Ille et Vilaine. La nomo Plelan devenas el la bretona "ploe", kiu signifas paraĥo kaj "lann" kiu estas ermitejo.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
[redaktu] Historio
Plélan-le-Petit estas malnova primitiva paroĥo kiu inkluzivis antaŭe krom ĝia aktuala teritorio, tiuj de La Landec, Trébédan, Mégrit, Languédias, Trédias (Sainte-Urielle), Saint-Méloir-près-Bourseul (suda duono).
La nomo de Plélan aperas nur en 1330. Ĝia preĝejo dependis de la abatejo de Beaulieu ĝis la franca revolucio. Sub la malnova politika sistemo, Plélan-le-Petit estis paroĥo de la episkopujo de Saint-Malo kaj respondecas pri Saint-Michel-de-Plélan. La malnova paroĥo de Plélan-le-Petit dependis de Dinan. Reprezentis la paroĥon la abato de Beauport. Plélan-le-Petit unue voĉdonis por elekti urban konsilanaron je la komenco de 1790.
[redaktu] Evoluo de la loĝantaro
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 |
---|---|---|---|---|---|
1059 | 1127 | 1268 | 1364 | 1525 | 1505 |
[redaktu] Ejoj kaj konstruaĵoj
- La preĝejo Saint-Pierre-ès-Liens (1876-1878), kreita de la arkitekto Theodore Maignan kaj la entrepreno Reglain. La unua ŝtono de la preĝejo estis metita la 17an de septembro 1876. La preĝejo estis dediĉita la 5an de novembro 1878.
- Krucoj de Bordelais, La Ville-Es-Ains, Quehennic, Saint-Tual, du Chatel kaj la sep krucoj de la vojo de Jugon-les-Lacs. Ili estis starigitaj je honoro de la sep Bretonaj sanktuloj fondintoj de espiskopejoj. Kunvenigis la krucojn en 1868 la abato Morin. Benis ilin Mgr David en la jaro 1872. Nur la sokloj estas malnovaj, la krucoj datiĝas de la komenco de la 19a jarcento.
- La ostujo (17a jarcento), antaŭe klinita kontraŭ la muro de la tombejo, ŝanĝis lokon kun la tombejo en 1937.
- La nobela bieno de la Fosaĵoj (15a jarcento), nemoveblaĵo de la familio Le Borgne (en 1440), poste de la familio Kergolay. Ĝi havas pordegejon kaj turon de la 15a jarcento.
- La nobela bieno de De Bordeaŭ (16a jarcento kaj 1770).
- La nobela bieno de Légoman (18a jarcento).
- Tri muelejoj.