Plutono
El Vikipedio
134340 Plutono estas ĉiela korpo rondiranta Sunon plejparte ekster la orbito de la oka planedo Neptuno. Ĝis la jaro 2006 ĝi estis klasata kiel la naŭa planedo de Suno, sed la 24-an de aŭgusto 2006 la ĝenerala asembleo de Internacia Astronomia Unio tiel precizigis la difinojn de klasoj de objektoj en la suna sistemo, ke Plutono perdis la epiteton planedo. Ekde tiam ĝi estas membro de la grupo nanplanedoj, al kiuj komence apartenas ankaŭ la plej granda konata asteroido Cereso kaj la trans-Neptuna objekto Eriso. Tiu grupo verŝajne kreskos.
- Nomo: Plutono
- Diametro: 2300 km
- Maso: 1,305×1022 kg (0,0021 termasoj)
- Loko: ekster la 8-a planedo: meze 5,9 × 1012 m for de Suno (39,5 AU).
- Tago (rotacia periodo): 552,1 ks (6 t 9 h 22 min)
- Jaro (orbita periodo): 7,8163 Gs (247,69 jaroj)
- Gravito: 0,49 m/s2 (0,05 de la tergravito)
- Temperaturo: 37 K
- Atmosfero: metano kaj nitrogeno
- Koloro: nekonata
- Satelitoj: 3: Ĥarono, Nikso kaj Hidro (en latineca skribo: Charon, Nix kaj Hydra)
- Trovinto: Clyde Tombaugh, en la jaro 1930
- Aĝo: 4,6×109 jaroj.
Plutono iam estas pli proksima al Suno ol Neptuno estas. Povas esti, ke ĝi iam estis luno de Neptuno. Lastan fojon Plutono troviĝis interne de la orbito de Neptuno ekde la 7-a de februaro 1979 ĝis la 11-a de februaro 1999.
Plutono havas atmosferon el maldensa metano kaj nitrogeno, kaj, sur la grundo, glacion el metano. Kiel Tero kaj Marso, Plutono havas sezonojn ("vintro" kaj "vintrego") kaj polusajn glaciojn.
Oni malkovris la du novajn satelitojn Nikso kaj Hidro en 2005.
[redaktu] Ĉu Plutono estas vera planedo?
Plutono estas tre malgranda: la plej malgranda el la klasikaj planedoj, Merkuro, estas dudekoble pli granda, laŭ maso, kaj eĉ Luno estas kvinoble pli granda. Sep lunoj (Luno, Ioo, Eŭropo, Ganimedo, Kalistoo, Titano kaj Tritono) estas pli grandaj ol Plutono. Aldone, Plutono similas al la lunoj de Neptuno, kaj eble iam estis tia. Aliflanke, Plutono povas esti konsiderata nur granda objekto de la malproksima Kujpera zono, arego da trans-Neptunaj objektoj (inter 30 AU kaj 100 AU for de Suno), estante frato de Ĥirono kaj Hidalgo. Aldone, la orbito de Plutono estas tre nekutima por planedoj: ĝi vagas ekster la ekliptiko, for de la Zodiako, kaj eĉ transiras la orbiton de Neptuno. – La decida afero por forigi Plutonon el la listo de planedoj estis la tria el la novaj planedo-kriterioj de IAU (2006): nur tia objekto povas esti nomata planedo, kiu "regas sian vojon", t.e. kiu forbalais aliajn objektojn el la ĉirkaŭaĵo de sia orbito.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Planedoj: Merkuro | Venuso | Tero | Marso | Jupitero | Saturno | Urano | Neptuno
Nanplanedoj: Cereso | Plutono | Eriso
Aliaj objektoj: Asteroidoj | Centaŭroj | Kometoj | Meteoroidoj | Trans-Neptunaj objektoj | Interplaneda polvo
Regionoj: Asteroida zono | Kujpera zono | Oorta nubo | Heliosfero
Ankaŭ rigardu: Listo de la objektoj de la sunsistemo