Pokera terminaro
El Vikipedio
Jen listo de terminoj pri la kartludo pokero:
- anteo: malgranda veto farita de ĉiuj ludantoj antaŭ la disdono.
- aso: karto markita kun la litero "A" kaj unu centra emblemo, ofte la plej alta (supre la reĝo) aŭ malalta (malsupre la duo) karto.
- damo: figura karto rangita inter fanto kaj reĝo.
- egi: pliigi la grandecon de la veto.
- emblemo: ĉiu el la 4 specoj de kartoj (trefo, piko, kero, karoo); ankaŭ mano kun 5 samemblemaj kartoj
- fanto: figura karto rangita inter la deko kaj la damo. (malofte nomiĝata bubo.)
- fuŝi: rezigni onian manon
- ĵetono: disketo uzata anstataŭ monero dum ludado
- ĵokero: plua senemblema karto krom la tipa kartaro, okaze uzita kiel ajna-karto.
- kartaro: 52-a kartstako, aŭ eble 54 kartojn kun du ĵokeroj.
- karto: ĉiu el la kartonfolietoj per kiu oni ludas pokeron kaj similajn ludojn
- karoo: ♦
- kaso: la sumo de ĉiuj vetoj, gajnita de venkanto.
- kero: ♥
- koloro: ĉiu el la 2 grupoj de kart-emblemoj: ruĝa (karoo, kero) kaj nigra (piko, trefo)
- linia koloro: mano kiu estas samtempe linio kaj koloro.
- linio: mano kiu konsistas de kvin kartoj de rangoj sekvantaj.
- mano: la kartoj en la mano de la ludanto.
- parado: la montrado de manoj post vetado finiĝas.
- piko: ♠
- reĝa koloro: linia koloro de deko al aso.
- reĝo: figura karto rangita inter damo kaj aso.
- pasi: nula veto sole farebla kiam neniu veto ekzistas.
- sekvi: samigi la veton.
- trefo: ♣
- veti: fari veton. La aliaj ludantoj devas fuŝi siajn manojn se ili ne deziras sekvi.