Pola Esperantisto
El Vikipedio
Pola Esperantisto (Esperantysta polski). Monata revuo, organo de la Poluja Esperantistaro. En lingvoj Esperanta (plejparte) kaj pola. Unue organo de l' loka ES en Lvovo, julio 1906. En januaro 1908 la revuo eliras jam en Varsovio. Ĉefredaktoro d-ro Leono Zamenhof, eldonanto kolonelo J. Günther ĝis 1914. Dum kelkaj unuaj jaroj de l' milito la revuo ne eliradis. En 1923 (post 1-a Tutpola E-Kongreso) la redakcion transprenis Karolczyk, L. K. kaj eldonadis ĝin sufiĉe regule, sed en malgrandigita formato. De 1926 oficiala organo de PED.
Pola Esperantisto ĉesis aperi en 1989, kaj post 14 jaroj aperis denove en 2003, eldonata de la eldonejo Hejme.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |