Pola Esperanto-Junularo
El Vikipedio
Pola Esperanto-Junularo (PEJ) estas organizaĵo unuiganta junajn esperantistojn loĝantajn en Pollando - kaj tiujn kiuj flue parolas la lingvon internacian, kaj tiujn kiuj nur komencas lerni ĝin.
PEJ estis establita antaŭ multaj jaroj, sed laste ĝia agado estis preskaŭ nula. En sia nuna formo ĝi renaskiĝis komence de la jaro 2004. Oni povas do diri, ke ĝi estas juna organizaĵo.
Enhavo |
[redaktu] PEJ okupiĝas ĉefe pri
- popularigado kaj instruado de Esperanto inter polaj junuloj
- subtenado de junularaj Esperanto-kluboj en la tuta Pollando
- organizado de trejnaj kaj integrigaj aranĝoj por la membroj
- kunlaboro kun eksterlandaj junularaj Esperanto-organizaĵoj
[redaktu] Estraro kaj membroj
- Irmina Szustak (prezidantino)
- Łukasz Żebrowski (vicprezidanto)
- Przemek Wierzbowski (sekretario)
- Aleksandra Woźniak (kasisto)
- Tobiasz Kaźmierski (respondeculo pri publikaj kontaktoj kaj promocio)
- Tomasz Stachowicz (respondeculo pri instruado)
- Leszek Dobrowolski (respondeculo pri interreta komunikado)
En majo 2006 PEJ havis pli ol 70 membrojn.
[redaktu] Kunlaboraj rilatoj
PEJ multe kunlaboras kun la klubo Varsovia Vento. Ili inter alie kunorganizis la jenajn renkontiĝojn:
- IJK 2005 - Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (2005)
- Ago-Semajno - tutsemajna renkontiĝo dum novjaro
- Humura Esperantista Libera Aranĝo, komence de majo