Ponza (insulo)
El Vikipedio
Ponza [pOndza] estas itala insulo en la Gaeta Golfo de la Tirena Maro, la ĉefa insulo de la Ponza Insularo. Plej grava loko estas municipo Ponza.
Ponza havas areon de 7,5 km² kaj estas preskaŭ komplete montara; elstaras el ĝi centre montoj Core [kore] (201 metrojn alta), Tre Venti (177 m) kaj Pagliaro [paljaro] (177 m). Plej alta loko sur la insulo estas monto Guardia [gŭardja], 280 metrojn alta, ĉe la suda ekstremo.
La plagoj de la insulo estas multpintaj kaj plejparte rokaj, el kaolino kaj tofo, kio pruvas la vulkanecan originon (same kial multaj vulkanaj krateroj, estingiĝintaj sed rekoneblaj). Submaraj grotoj estas logaĵo por turistoj; baniĝemuloj vizitas precipe la faman plaĝon de Chiaia di Luna (sud-okcidente).
[redaktu] Historio
Ponza en 1861 estis aligita al Italio, post konkero fare de Giuseppe Garibaldi.
En 1928 la faŝisma registaro transformis la insulon al malliberejo por politikaj kontraŭuloj.
En 1935 komenciĝis minado de bentonito, argileca mineralo, ĉe urbo Le Forna kaj daŭris ĝis 1975.
Inter la 27-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto 1943 Benito Mussolini estis mallibera sur la insulo.
[redaktu] Trafiko
Ponza havas pramajn ligojn al Anzio, Formia, Terracina kaj Napolo.