Port Harcourt
El Vikipedio
Port Harcourt estas urbo en Niĝerio. Ĝi estas la ĉefurbo de federacia ŝtato Rivers kaj havas ĉ. 1.148.753 loĝantojn (stato 1-an de januaro 2005). Port Harcourt estas unu el la 23 lokaj registaraj areoj en Rivers.
[redaktu] Geografio
Port Harcourt situas sude de la lando, en la Nigerdelto. La precipitaĵo estas tre alta en la pluva sezono.
[redaktu] Historio
La urbo estis fondita en 1912 de la britoj sur la triba teritorio de Ijaw. Ĝi estis nomata post Lewis Vernon Harcourt, brita ŝtata sekretario pri la koloniaj aferoj de 1910-1915.
En 1995 oni ekzekutis la verkiston kaj civitjuriston Ken Saro-Wiwa en Port Harcourt
[redaktu] Ekonomio
La urbo havas gravan marhavenon kaj validas ankaŭ kiel naftourbo.
Kategorioj: 4° N | 7° E | Niĝerio | Urboj de Afriko