Porumbeşti
El Vikipedio
Porumbeşti (porumbeŝtj) (hungare Kökényesd) estas vilaĝo en Rumanio norde de Satu Mare. En 1910 ĝi nombris 14ö5 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1560 (96% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1274. La rusinoj enkoloniiĝintaj inter 1689 kaj 1775 hungariĝis. Ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Ugocsa vármegye). Administre ĝi apartenas al Halmeu.