Porumbenii Mici
El Vikipedio
Porumbenii Mici, (hungare: Kisgalambfalva) estas vilaĝo en Rumanio sur la maldekstra bordo de Târnava Mare okcidente de Odorheiu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 664 loĝantojn; en 1992 470 (hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1506. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye). Ĝi administre apartenas al Mugeni.