Prakatolika Eklezio
El Vikipedio
La Prakatolika Eklezio estas kristana komunumo, kiu apartiĝis de la Romkatolika Eklezio en 1870. La apartiĝo (skismo) estis sekvo de la 1-a Vatikana Koncilio, kiu akceptis la dogmon pri la neeraripovo de la papo.
En 1889 la prakatolikoj kuniĝis kun aliaj kristanaj komunumoj, kiuj malakceptis la rolon de la papo, en la Unio de Utrecht.
Nuntempe la Prakatolika Eklezio havas ĉ. 25.000 membrojn en Germanio ("Altkatholische Kirche") kaj ĉ. 12.000 membrojn en Svislando ("Christkatholische Kirche").