Princepiskopejo Monastero
El Vikipedio
Princepiskopejo Monastero estis granda klerika teritorio en nordokcidenta Germanio, kiu ekestis fine de la 12a jarcento ekzistante ĝis la Reichsdeputationshauptschluss en la jaro 1803.
Enhavo |
[redaktu] La origino
La princepiskopejo Monastero ekestis post la disbato de la duklando Saksonio kadre de la konfliktoj inter Henriko la leono kaj Frederiko Barbarossa 1180. La episkopejo Monastero estis feŭdata per partoj el la iama duklando kaj la episkopo, tiam Hermano la 1a de Katzenelnbogen, ricevis la titolon „princepiskopo“ kaj per tiu la privilegiojn de landoreganto pri sia princepiskopejo, kiu estis pli granda ol sia eklezia diocezo. La kernon formis la supra abatejo Monastero. Ĝi etendiĝis dum sia florepoko ekde Warendorf, la rivero Lippe kaj la hodiaŭa nederlanda limo ĉirkaŭ la urbo Monastero. Mallarĝa koridoro kondukis tra Rheine ĝis la graflandon Lingen, tie alligiĝis la malsupra abatejo Monastero, preskaŭ samgranda teritorio inter la hodiaŭa nederlanda limo, Papenburg, Cloppenburg kaj Damme. Enklavoj en la princepiskopejo estis la graflando Steinfurt kaj la teritorioj de Gemen kaj Anholt. La princepiskopejo Monastero apartenis al la Malaltrejn-Vestfalia Imperia Distrikto.
[redaktu] Geografia evoluo
- 1252: akiro de la reglando Ravensberg (Emsland/Vechta)
- 1269: aĉeto de la graflando Horstmar
- 1316: kvin parokoj parokoj el la proksimeco al Groningen submetiĝas la protekton de la princepiskopo
- 1310-1369: pligrandigo de la regata lando kaj aĉeto de la feŭdregado Lohn.
- Ĉ. 1400: konkero de la fortresoj Cloppenburg kaj Friesoythe dum milito kontraŭ Tecklenburg.
- 1400: akiro de la oficejo Bevergern kaj de la garantiposedaĵo Ahaus
- 1708: Akiro de la reglando Werth
[redaktu] Politika evoluo
"Vestfalio dissplitigis siajn fortojn en lokajn rivalecojn. Dum jarcentoj ĝi situis je la ventoŝirmita flanko de la imperio." (Joseph Prinz, regionhistoriisto).
Estante la plej granda klerika teritorio de la Sankta Romia Imperio, la princepiskopejo Monastero transprenis la gvidadon inter la Vestfalaj episkopejoj. Refoje okazis rivalecoj kun la arkiepiskopo de Kolonjo. Plia rivalego estis la grafo de Tecklenburg, kun kiu la princepiskopo de Monastero ofte estis malpaca. Sed ankaŭ estis daŭraj kvereloj kun la nobelaro de la princepiskopejo, kies potencon disrompis la princepiskopo Ludoviko la 2a de Heslando nur en la 14a jarcento. En Monastero mem la episkopo dum la paso de la historio perdis pli kaj pli potencon al la civitanoj, antaŭ ol li refortiĝis dum la reformaciaj tumultoj. En la 18a jarcento la princepiskopejo Monastero staris en persona unio kunla princo-elektista arkiepiskopejo Kolonjo, partatempe ankaŭ kun pliaj Nordgermanaj klerikaj teritorioj. Tiutempe la princepiskopoj nur malofte estis en Monastero, kaj pri la ekleziaj aferoj zorgis Generalvikar.
[redaktu] Bazaj faktoj
- 14a jarcento: Enkonduko de ofickonstitucio en la princepiskopejon
- 1451 okazis Monastera episkopelekta kverelo, kiu kaŭzis skismon. Unu episkopo estis elektita fare de la katedrala kapitulo, la alia laŭ elekto de la Monasteraj cvitanoj. Nur kiam mortis la kanditato de la kapitulo, Pap Kaliksto la 2a povis interveni kaj enmeti Johanon de Pfalz-Simmern.
- 1520: Bischof Franz de Waldeck volas enkonduki la reformacion en la princepiskopejon kaj ŝanĝi ĝin en heredprinclandon, sed li malsukcesas.
- 1534-1535: Anabaptistoj en Monastero. La episkopo kaj ĉiuj katolikoj kaj Luteranoj estis forpelitaj. En 1535 oni decidis la imperian ekzekucion kontraŭ la urbo Monastero. Ĝis 1553 ĝi perdis sian memstarecon.
- 1618: La princepiskopejo partoprenas ĉe la flanko de la katolika ligo la Tridekjaran Militon.
- 1629: La lastaj urboj de la Monasterlando ree iĝis katolikaj.
- 1648: Vestfala Paco: packonkludo de Monastero kaj Osnabrück
- 1657-69: Monastero provis separi sin de la princepiskopo. Tio finiĝas per Monastera malvenko.
- 1665-79: Eniro en la militon kontraŭ Nederlando.
- 1764: Malkonstruo de la Monasteraj fortikaĵoj, konstruo de la Kastelo (ekde 1767).
- 1802: Okupado de la princepiskopejo per Prusaj trupoj.
[redaktu] Kultura Evoluo
- Relikvokesto de la sankta Prudentia (1230), plej valora relikvokesto de Vestfalio
- Baptoŝtono deFreckenhorst (ĉ. 1269), plej eminenta baptoŝtono de la 12a jc. en Germanio
- Madono de Lünen (1290/99), plej malnova Madono de la episkopejo Münster
- St.-Paŭlo-katedralo en Monastero
- Majstro de Schöppingen
- Majstro de Liesborn
- Hermano tom Ring (1521-1530)
- Johano Konrado Schlaun, (1694-1773), arkitekto, i.a. Klemens-preĝejo, Erbdrostenhof (nobela urbrezidejo), princepiskopa kastelo Monstero (ĉio Monastero). Interligas klasikismon kun frankonia baroko.
- 1773: Decido al fondado de la Vestfala Vilhelmo-Universitato Monastero (fondado en 1780)
- Ĉ. 1770: Amalie de Gallitzin (1748-1806) establis sian Monasteran rondon
- 1797-1848: Annette von Droste-Hülshoff, poetino
[redaktu] Religia evoluo
Vestfalio estas misiigata de Karlo la granda (Saksonmisio). Unua episkopo de Monastero iĝas Ludgero la 1a (805). Generaj ĉeloj de la diocezo estas la monaĥejoj Nottuln, Liesborn, Freckenhorst, Vreden samkiel la monaĥejo Werden.
[redaktu] La fino
En 1802 Prusaj trupoj okupis Monasteron kadre de la Napoleonaj Militoj. Post la „Reichsdeputationshauptschluss“, laŭ kiu la klerikaj teritorioj estis sekularigitaj favore al malklerikaj reglandoj, ankaŭ la princepiskopejo estis dissolvata kaj transdonata al diversaj regnoprincoj. La okcidentajn oficejojn Bocholt kaj Ahaus ekz. ricevis la princgentoj Salm-Salm kaj Salm-Kyrburg, kiuj per komuna rezidejo en Bocholt formis la komunan princlandon Salm. Sub Napoleono la regiono de la supra abatejo unue parte, finfine tute venis al Francio. Viena Kongreso en 1815 la supra abatejo venis al Prusio, la malsupra abatejo al Hanovrio kaj Oldenburgio.
[redaktu] Literaturo
- Wilhelm Damberg/Gisela Muschiol: Das Bistum Münster. Eine illustrierte Geschichte, Münster 2004.
- Detlef Fischer, Chronik des Münsterlandes, Münster 2003.
- Wilhelm Kohl, Westfälische Geschichte, Düsseldorf 1983.
- Helmut Lahrkamp, Unter dem Krumstab, Münster 1999.
- Alois Schröer, Kirchengeschichte für das Bistum Münster, Münster 1955.
[redaktu] Ligiloj
- Internet-Portal "Westfälische Geschichte": Sammlung der Gesetze und Verordnungen für das Fürstbistum Münster und die (preußischen) Nachfolgeterritorien (1359-1811)
- Aufbruch in die Moderne
- Karten des Hochstifts Münster im Jahre 1789
- Prosopografie der Adelsfamilien im Münsterland (17./18. Jh.) online
- Fürstbistum Münster
Kategorie:Geschichte von Münster (Westfalen) Munster, Furstbistum Munster Kategorie:Westfalen