Princino Cuguko de Takamado
El Vikipedio
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. |
Princino Cuguko de Takamado (承子女王殿下) (naskiĝis la 8-an de marto 1986), estas la filino de la forpasinta Lia Imperia moŝto Princo Takamado kaj Ŝia Imperia moŝto Princino Takamado. Princino Cuguko diplomiĝis ĉe mezlernejo kaj nun estas studento ĉe Edinburga Universitato en Britio, studante sociologion. Lastatempe en 2006 ŝi reprezentis la Imperian familion ĉe la festoj de Arĝenta geedziĝa datreveno de Granda Duko Henri kaj Granda Dukino María Teresa de Luksemburgio.
[redaktu] Vortbataloj
[redaktu] Eksplicitaj seksaj intertraktoj
La 1-an de februaro 2007, la Japana klaĉgazeto "Shukan Bunshun" raportis ke Princino Cuguko kreis profilon por ŝi mem en Japana "SNS" (Sociala networka servico) retejo alpreninte pseŭdonimon kaj parolis eksplicite pri siaj propraj seksaj interesoj.[1]
Kontraste kun publikaj bildoj de Japanaj imperiaj domanoj, kies privata vivo estas kovrita de tabua vualo de krisantemo, ŝia retejo kun infanaĵa skribo estis trovita tiel "obscena" de la amaskomunikiloj eĉ tute sen seksaj bildoj. Ĉi tiu artikolo estas tro tikla por Japanoj tiel ke la plejmulto de ĉiuj amaskomunikiloj en Japanio intence ignoris ĝin kaj la Imperia Familia Agentejo ne publikigis oficialan komunikon, krom iuj Ĉinaj ĵurnaloj[2]kaj la Japana klaĉgazeto "Josei Jishin" kiuj raportis pri ĉi tiu okazaĵo.[3]