Princo de Kimrujo
El Vikipedio
Princo de Kimrujo aŭ Princo de Kimrio (angle Prince of Wales) estas titolo tradicie donita al la "verŝajna" aŭ "evidenta heredonto" (heir apparent) de la brita reĝeco. La nuna heredonto estas Princo Karlo, unua filo de reĝino Elizabeto la 2-a.
De 1301 kutime la plej aĝa vivanta filo de la reganto de Anglio (de 1707 de Britio kaj de 1801 de la Unuigita Reĝlando) ricevis la titolon "Princo de Kimrujo". Gravas la restrikto "vivanta". Post la morto de princo Arturo, sia unua filo, Henriko la 7-a donis la titolon al sia dua filo, estonta Henriko la 8-a. Iĝante reĝ(in)o oni aŭtomate perdas la titolon, heredonto tamen ricevas ĝin ne aŭtomate, sed nur eksplicite de la oficanta reĝ(in)o.
De 1399 la princeco de Kimrujo estas ĉiam ligita kun la grafeco (earldom) de Chester. Jam la antaŭaj princoj de Kimrujo ricevis ankaŭ tiun grafecon, sed aparte de la princeco.
Notindas, ke la titolon Princo de Kimrujo ricevas nur la "verŝajna" heredonto, tio estas masklo ne forpuŝebla el la sukcedo per ia estonta naskiĝo. Povas esti la plej aĝa filo de monarĥo, aŭ post lia morto lia plej aĝa filo kaj tiel plu. Filinoj kaj gefratoj de la monarĥo povas ĉiam esti forpuŝitaj el la sukcedo de pli junaj viraj parencoj; do ili neniam estas konsiderataj "verŝajnaj", sed nur "supozeblaj" (presumptive) heredontoj. Tiel la nuna reĝino Elizabeto neniam estis Princino de Kimrujo, ĉar teorie ĝis la morto de ŝia patro, reĝo Georgo la 6-a, povintus okazi la naskiĝo de vira filo lia, kiu havintus prioritaton pri la reĝeco.