Priscilla Hannah Peckover
El Vikipedio
Priscilla Hannah PECKOVER [prisila hana pekover] (naskiĝis la 27-an de oktobro 1833 en Wisbech, Cambridgeshire; mortis la 8-an de septembro 1931 samloke) estis angla esperantistino.
Ŝi estis kvakerino kaj pacifisto. Ŝi fondis lokan pacifisman asocion kaj ĝismorte subtenis multajn bonfarajn movadojn. Krome ŝi tradukis danan pacifisman literaturon al la angla.
Ŝi esperantistiĝis en 1906. Grandparte al la financa helpo de ŝi kaj ŝia fratino Algerina oni ŝuldas la eldonon de la Biblio en Esperanto kaj de diversaj Bibliaj kaj aliaj Esperantaj eldonaĵoj.