Procesaŭtomacio
El Vikipedio
Procesaŭtomacio estas la inĝenierarto kiu realigas sistemojn por la kontrolado de fizikaj kaj kemiaj procesoj praktike sen interferi de homaj agadoj.
Motivado por aŭtomata procesa kontrolado
La uzado de sistemoj por la kontrolado de procesoj estas unue sekureco; ĝi devas ebligi operacii la proceson je sekura kaj profita maniero. Estas atingita per kontinua mezurado de gravaj procesaj parametroj kiel temperaturoj, premoj, niveloj, debitoj kaj koncentratoj kaj surbaze de ĉi tiuj parametroj faras decidojn, ekzemple, la malfermado de valvoj, la startado de pumpiloj, la regulado de hejtiloj ktp, tiamaniere ke difinitaj procesaj parametroj estas devigitaj je definitaj valoroj. La plej grava deirpunkto kiam oni konstrukcias tiajn aŭtomatajn sistemojn estas sekureco kiu ampleksas homojn, la medion kaj aparatojn, sed ĉiam la sekureco de homoj estas la plej grava. Kiam homoj, la medio kaj la aparatoj estas protektitaj, la kontrolado povas fokusi je profitaj celoj, kiel minimumigi la kromproduktadon, minimumigi la uzadon de energio kaj maksimumigi la produktadon kaj la kvaliton de produktoj.