Progressiva
El Vikipedio
Progressiva estas planlingvo kreita de Mattia Suardi kiu uzas kromnomon Suhardian en 2003.
Enhavo |
[redaktu] Gramatiko
[redaktu] Alfabeto kaj prononco
La projekto uzas la latinan alfabeton sen diakritikoj. Malsame al Esperanto:
- C sonas /k/ antaŭ a, o, u, kaj /s/ antaŭ e kaj i.
- CC sonas /ks/;
- CH sonas /ĉ/ aŭ /k/ laŭetimologio.
- RH sonas /r/;
- TH sonas /t/;
- J sonas /ĵ/;
- PH sonas /f/;
- QU sonas /kŭ/;
- SC sonas /s/;
- SH sonas /ŝ/;
- TI antaŭ vokalo sonas /si/;
- W sonas /ŭ/;
- X sonas /ks/;
- Y sonas /j/;
- Z sonas /dz/;
[redaktu] Morfologio
La difina artikolo estas "e". Estas nedefina artikolo "un".
Ne estas finaĵo por substantivo. La pluralon oni faras per -s aŭ -es: castle/castles (kastelo/kasteloj); linx/linxes (linko/linkoj).
La adjektivo ne varias.
Derivataj adverboj finiĝas per -li.
Personaj pronomoj estas
- en nominativo: yo (mi), tu (ci), el (li), ea (ŝi), it (ĝi), nos (ni), vos (vi) kaj nan (ili);
- en akuzativo: me (min), te (cin), le (lin), la (ŝin), it (ĝin), nos (nin), vos (vin), nan (ilin).
La adjektivoj posesivoj estas mi (mia), tu (cia), ,su (lia, ŝia, ĝia, sia), nos (nia), vos (via), nan (ilia). Oni ne povas uzi ilin kiel pronomojn.
La infinitivon de l' verbo oni faras per la vorteto ta: ta happen (esperi). La baza formo de l' verbo estas la radiko, per la vorteto 'a oni formas la pasinton kaj per vorteton 'yo oni faras la futuron: ta ris/ yo ris/ yo'a ris/ yo'yo ris (ridi/ mi ridas/ mi ridis/ mi ridos).
[redaktu] Sintakso
La adjektivo ĉiam venas antaŭ substantivo. La adverbo venas ĉiam antaŭ la verbo.