Punto
El Vikipedio
Punto estas maldensa, delikata plektaĵo el kotonaj, linaj, aŭ silkaj fadenoj.
La maŝoj de la punto prezentas artajn formojn, desegnaĵojn. La puntoj estas fareblaj per diversaj iloj (kiel bobenoj, kudrilo, hokstangetoj, trikiloj aŭ speciala maŝino) aŭ laŭ diversa metodo (kudrita, trikita, brodita, batita, maŝina); la plej komplikaj kaj belaj estas tiuj faritaj sur speciala kuseno kun pingloj kaj bobenoj.
La diversaj regionoj, popoloj faris specialajn formojn, desegnaĵojn, tiel ni parolas pri famaj puntoj kiel punto de Alençon, Bruĝo, Bruselo, Meĥleno, Valencieno, Kiskunhalas. Nuntempe permaŝina punto fabrikatas en Kalezo, Tulo kaj Caudry.