Quo vadis?
El Vikipedio
Quo Vadis? estas romano skribita de la pola verkisto Henryk Sienkiewicz, situata en la tempo de la romia imperiestro Nero.
Aperis Esperanta traduko de ĝi, tradukita el la pola de Lidja Zamenhof. Ĝi eldoniĝis en 1933, kaj havas 544 paĝojn.
Apenaŭ mi povus rekomendi pli bonan verkon por E-isto, kiu bone lerninte la lingvon, volas literature utiligi siajn konojn. La traduko estas glata, facilflua, bonege ekvilibrita, kristale klara. (t, Lingvo-Libro, 193, p. 14.)
[redaktu] Retaj legebloj
- HTML
- PDF: unua parto, dua parto.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |