Ralo
El Vikipedio
Ralo aŭ Rallus estas genro de birdoj de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj kiu ecas pro longa maldika birdo kompare kun aliaj genroj de raledoj. Tamen kiel la tuta familio estas birdoj rilataj al akvaj kaj marŝaj medioj kaj pro tio havas longajn fingrojn kaj mallongajn flugilojn. Tamen multaj estas migrantaj. Ili estas ĝenerale brunaj nun nuancoj laŭ la specioj, kiuj estas 9 disigitaj tra la ĉiuj kontinentoj, escepte Antarktikon kompreneble.
La vorto Ralo povus esti uzata por la tuta genro aŭ nur specife por unu el la plej konataj specioj, nome Akvoralo, Rallus aquaticus aŭ eĉ por la tuta familio de Raledoj, ĉar la familio nomiĝas tiele pro tiu genro, kiu estas unu el la plej tipaj.
- Genro Rallus (raloj)
- Rallus longirostris
- R. l. brownii
- Rallus elegans
- Rallus wetmorei
- Virginia ralo, Rallus limicola
- Bogota ralo, Rallus semiplumbeus
- Aŭstralia ralo, Rallus antarcticus
- Akvoralo, Rallus aquaticus
- Afrika ralo, Rallus caerulescens
- Madagaskara ralo, Rallus madagascariensis
- Rallus longirostris