Raseiniai
El Vikipedio
Raseiniai | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Kaunas |
Subdistrikta Komunumo: | Raseiniai |
nombro de enloĝantoj: | 44 000 (komunumo, stato 2003) |
nombro de enloĝantoj: | 12 500 (urbo, stato 2003) |
poŝtkodo: | 60150 |
internacia telefona prefikso: | (+370) 428 |
koordinatoj: | 55° 23' Norde, 23° 07' Oriente |
Raseiniai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Kaunas. Dum la jaro 2003, la komunumo havis 44 000 enloĝantojn, kaj la urbo 12 500.
Rasainiai situas nordoriente de la distrikta ĉefurbo, proksime la aŭtoŝoseo Kaŭnaso-Klaipėda. Unuafoje ĝi skribe menciiĝis dum la jaro 1253.
En la urbo troviĝas historia eksa dominikana monaĥejo, sed pli konatas katolika pilgrimejo en loĝloko Šiluva de la subdistrikta komunumo , kiun ankaŭ dum la jaro 1993 vizitis la tiama papo Johano Paŭlo la 2-a. Bazo estas vizia apero de la sanktulino Maria dum la jaro 1608 sur ŝtono, kiu jam dum prakristanaj tempoj estis litova kultejo.
La komunumon trafluas la rivereto Dubysa, kiu estas inter la plej vidindaj kaj plej ekologie originaj riveroj en Litovio.
[redaktu] Ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.