Ravino
El Vikipedio
Ravino estas profunda kruta valeto en montaro. Multaj da ili ekestis dum milionoj da jaroj pro ellavado fare de (ofte malgrandaj) akvofluoj. Poroza ŝtonaĵo (ekzemple: kalkoŝtono aŭ grejso) povas plirapidigi tiun ĉi procezon.
Ravinoj prezentas ankaŭ idealajn kondiĉojn por konstruo de digolago.