Raymond Ross
El Vikipedio
Raymond ROSS (1916-1996), delegito en Brisbano kaj fakdelegito dudekon da jaroj, organizanto de multaj kongresoj kaj konferencoj, ofta instruanto, mortis la 22-an de julio. Sekretario de Aŭstralia Esperanto-Asocio de 1988 ĝis 1995, li verkis historion de AEA (Esperanto en Aŭstralio, 1985). Li estis la ĉefa motoro de Esperanto en Brisbano kaj en la Kvinslanda Federacio.