Recaş
El Vikipedio
Recaş (rekaŝ) (hungare: Temesrékás) estas urbo en Rumanio oriente de Timişoara. En 1910 ĝi havis 4 mil 321 loĝantojn (germanoj, hungaroj, ŝokacoj, rumanoj) kaj en 1992 5 mil 085 (rumanoj, 18% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1359. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Temes vármegye). Administre apartenas al ĝi:Bazoş, Cralovăţ, Herneacova, Izvin, Nadăş, Petrovaselo, Stanciova.