Helpo:Redirekto
El Vikipedio
En Vikipedio estas ebleco igi iun paĝon redirektilo al alia paĝo. Tiun eblecon oni eluzu precipe kiam ekzistas alternativaj titoloj por iu artikolo : la artikolo aperu sub la plej taŭga titolo kaj ĉiuj eblaj alternativoj entenu nur redirektilon al tiu ĉi. Per redirektoj ligoj aŭtomate funkcias : oni do povas ligi indiferente al ĉiu varianto de la titolo, la ligilo ĉiukaze trafos la ĝustan artikolon.
Foje okazas ke pluraj nomoj taŭgus kiel titolo por artikolo. Tiam oni povas krei alidirektilon de unu versio al alia. Tiu ĉi sistemo ankaŭ uzeblas por mallongigoj, partoj de nomoj (ekz-e Bismarck) ktp.
Foje ni trovas ke du artikoloj ekverkiĝas pri la sama temo fare de du (iom(ete)) malsamaj nomoj. Tiam unu el ili fariĝu alidirekta paĝo al la alia.
Vi unue konservu la tekston de la forigenda paĝo ie, kaj redaktu la alian paĝon por enmeti ĉiujn informojn kiuj estis en la forigota paĝo sed ne en la restonta alidirekta paĝo.
Tiam, por fari alidirektan paĝon el la forigota artikolo, metu ĉi tian tekston en ĝin:
#REDIRECT [[Nomo de alia artikolo]]
Ni ankaŭ povas uzi alidirektilojn por:
- Mallongigoj, ekz. ELNA alidirektas al Esperanto-Ligo por Norda Ameriko
- Alternaj nomoj
- Misliterumoj
- Rilataj vortoj, kiuj ne indas propran artikolon, alidirektas al plena artikolo
[redaktu] Kiel igi paĝon redirektilo ?
[redaktu] Rezulto
Redirekta paĝo | Celpaĝo |
---|---|
![]() |
![]() |
Redirekta paĝo kun alternativa titolo Ludoviko-Filipo. | Celpaĝo Ludoviko-Filipo (Francio) atingita per alklako de la aternativa titolo Ludoviko-Filipo |
La redirekta paĝo estas atingebla per la instrukcio &redirect=no
ekzemple : Ludoviko-Filipo (sen redirekto)