Helpo:Referencoj kaj piednotoj
El Vikipedio
Tio ĉi estas traduko de la artikolo: Aide:Notes et références. Originale verkita en la franca lingvo, pro kio povas esti mankoj, sintaksaj eraroj aŭ netradukitaj vortoj.
Vi povas kunlabori en la Vikipedio daŭrigante la tradukon el la originala artikolo |
Notoj kaj referencoj estas informoj kiuj profundigas eron de teksto tamen ne apartenante al ĝi. Povas esti ĉu klarigo pri punkto kiu eliras el la artikoltemo (noto) ĉu informo pri la fonto de kie venas la informo (referenco).
Enhavo |
[redaktu] Uzo
Notoj kaj referencoj uziĝas per la markosignoj <ref>
.
[redaktu] Unika noto aŭ referenco
Kiam estas nur unu noto aŭ referenco, sufiĉas aldoni en la tekston - en la loko kiun oni volas marki - la tekston de la noto inter la markosignoj <ref>
kaj </ref>
. Por ke la teksto ĝuste aperu la markilojn oni metu antaŭ la interpunkcisignoj (punkto, kiomo, demandosigno). Oni do lokigu la markilon <ref>
tuj post la lasta vorto kaj </ref>
inter ambaŭ interpukcisignoj (tiu de la noto kaj tiu de la frazo).
Ekzempla noto :
La kodo :
La unua eŭropano, kiu vidis la akvofalon estis [[David Livingstone]] je {{dato|17|novembro|1855}} dum sia vojaĝo de la norda Zambezi-rivero al la riverbuŝo. Livingstone atingis la akvofalon de altrivero kaj remis al malgranda insulo kiu nun havas lian nomon, [[Insulo Livingston]]. Livingstone antaŭe estis impresita de la akvofalo [[Ngonjeo]], sed malkovris ke la nova akvofalo estas eĉ pli impona, kaj nomis ĝin laŭ [[Reĝino Viktoria]] kiel li skribis <ref> "Neniu povas imagi la belecon de ĉi tiu vido de iu ajn viditaj en Anglio. Ĝi neniam estis vidita de eŭropanaj okuloj; sed scenoj ja belaj estu regardita de anĝeloj flugantaj."</ref>.
Rezultas :
- La unua eŭropano, kiu vidis la akvofalon estis David Livingstone je 17-a de novembro 1855 dum sia vojaĝo de la norda Zambezi-rivero al la riverbuŝo. Livingstone atingis la akvofalon de altrivero kaj remis al malgranda insulo kiu nun havas lian nomon, Insulo Livingston. Livingstone antaŭe estis impresita de la akvofalo Ngonjeo, sed malkovris ke la nova akvofalo estas eĉ pli impona, kaj nomis ĝin laŭ Reĝino Viktoria kiel li skribis [1].
Ekzempla referenco :
La kodo :
Tiel do, [[Herodoto]], [...], konkludis pri la diverseco de la mitoj kiujn li aŭdis dum sia vojaĝo en Egiptujo, ke pri la dioj la Egiptoj ne sciis pli unu ol la alia <ref>En ''[[:fr:Référence:L'Enquête (Hérodote)|L'Enquête]]'', livre II-3</ref>.
Donne :
[redaktu] Noto kaj referencoj malunikaj
Foje oni deziras celi al la sama noto aŭ sama referenco el diversaj lokoj de la teksto.
Ĉikaze oni kreu la tekston unufoje (la unuan fojon ) kie nomo estas al ĝi asociita (parametro name
)
La alnotenda teksto <ref name="nomo de la referenco">Teksto de la referenco</ref>.
Poste se oni deziras celi al la sama referenco sufiĉas uzi la markilon <ref>
uzante la saman nomon ne bezonte reprecizigi la tekston.
alia alnotenda teksto <ref name="nomo de la referenco"/>.
[redaktu] La listo de la notoj kaj referencoj
Por elmontri la liston de la notoj kaj referencoj uzitajn en artikolo, sufiĉas enmeti en la taŭgan lokon la markilon <references/>
.
==== Notoj ====
<references/>
Reszultas :
[redaktu] Notoj
- ↑ "Neniu povas imagi la belecon de ĉi tiu vido de iu ajn viditaj en Anglio. Ĝi neniam estis vidita de eŭropanaj okuloj; sed scenoj ja belaj estu regardita de anĝeloj flugantaj."
- ↑ En L'Enquête, livre II-3
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Paĝo pri referencoj sur Meta (diverslingve) ;
- fr:Aide:Espace référence (france).