Refrakta indico
El Vikipedio
La refrakta indico (ankaŭ refrakto-indico) estas nocio de la optiko. Ĝi priskribas la refraktadon de la lumo ĉe trairo en diafana (travidebla) materialo kaj ĝi estas la rilato inter la fazorapido de la lumo c0 en vakuo kaj ties fazorapido c en la respektiva medio:
(absoluta refrakta indico)
Materialo kun refrakta nombro de 1,5 = 3/2 havas lumrapidon precize 2/3-onan de la vakua lumrapido aŭ ĉ. 200.000 km/s.
La nocio "refrakta indico" venas el la nocio refrakto kaj ties apero en la sneliusa refrakta leĝo. La fizika grando ne havas mezurunuon, ĝi estas nur kompara nombro.
Oni povas kompari eĉ du indicojn de materialoj. Por tio bone uzeblas la aero, ĉar la refrakta indico de aero estas preskaŭ 1 (ĉe marnivelo averaĝe 1,00029, en alto de 8 km nur 1,00011), tiel la refraktaj indicoj de materialoj je aero preskaŭ samas kun tiu de la absoluta refrakta indico.
La eta refraktado de la aero devojigas la lumradiojn, venantajn el la steloj en la horizontoproksimo je 0,6° supren kaj en 45° ankoraŭ je 0,017°. La fenomeno nomiĝas astronomia refraktado kaj influas same la surteran mezuradon.
materialo | refrakta indico n |
---|---|
vakuo | 1,0 |
aero (terproksime) | 1,000292 |
glacio | 1,31 |
akvo | 1,33 |
homa okulglobo | 1,35...1,42 |
etanolo | 1,37 |
magnezia fluorido | 1,38 |
fluorspato | 1,43 |
homa epidermo | 1,45 |
tetraklora karbonaĵo | 1,46 |
kvarca vitro | 1,46 |
celuloza acetato (CA) | 1,48 |
pleksia vitro (PMMA) | 1,49 |
benzolo | 1,49 |
kronvitro | 1,51 |
COC (plastikaĵo) | 1,533 |
PMMI (plastikaĵo) | 1,534 |
kvarco | 1,54 |
ŝtonsalo | 1,54 |
polikarbonato (PC) | 1,58 |
polistirolo (PS) | 1,58 |
flinto | 1,60 |
epoksida rezino | 1,60 |
rubeno | 1,76 |
organika okulvitro | 1,5-1,74 |
vitro | 1,5-1,9 |
zirkono | 1,92 |
sulfuro | 2,00 |
zink-sulfido | 2,30 |
diamanto | 2,47 |
titana dioksido (Anatas) |
2,52 |
titana dioksido (Rutil) |
2,71 |
titana dioksido (Rutil, 590 nm) |
3,10 |
plumba sulfido (PbS, ĉe 590 nm) |
3,90 |