Regiono Nitra
El Vikipedio
Regiono Nitra estas unu el la ok regionoj de Slovakio. Ĝi situas en la okcidenta parto kaj estas la plej suda de Slovakio. Pro la varma klimato sukcese kultivatas greno kaj legomoj.
La regiona ĉefurbo estas Nitra. Sude ĝi limas al Hungario, trans Danubo; okcidente situas regiono Trnava, norde regiono Trenčín, oriente regiono Banská Bystrica.
Distriktoj:
- Distrikto Komárno
- Distrikto Levice
- Distrikto Nitra
- Distrikto Nové Zámky
- Distrikto Šaľa
- Distrikto Topoľčany
- Distrikto Zlaté Moravce