Reguloj de futbalo
El Vikipedio
La reguloj de futbalo estis unue kreitaj de The Football Association (la brita futbala asocio) je la 8-a de decembro 1863. La nuna regularo konsistas el 17 reguloj:
- La ludejo
La futbala ludkampo estas ebena rektangulo sen iaj obstakloj. Normale la grundo estas laŭeble uniforma falĉita razeno, en raraj kazoj oni ludas sur "malmola grundo" aŭ sur "artefarita razeno".
La mezuro por internaciaj matĉoj: La mallongaj flankoj (golejlinio, bazlinio) estu inter 64 kaj 75 metrojn longaj, la longaj flankoj (flanklinio) estu inter 100 kaj 110 metrojn longaj. Plej ofta grandeco: 68 oble 105 m.
La ludkampaj linioj estu markitaj per blanka koloro (kutime kreto), la linioj larĝu maksimume 12 centimetrojn. Krom la eksteraj flankoj estu markitaj: la centra linio, la ekluda cirklo en diametro de 9,15 m ĉirkaŭ la ekluda punkto, la penalareo kun parta cirklo (diametro: 9,15 m), la goleja areo kaj la [kornero|kornera]] kvaroncirklo (diametro: 1 m).
La kvar anguloj estu markitaj per stango kun flago. (La stango havu alton de minimume 1,50 metroj kaj nepre ne estu pinta).
Meze de la mallongaj flankoj troviĝas la golejo el du fostoj kaj translatoj kaj goleja reto. La distanco inter la enaj randoj de la fostoj estu 7,32 m (=8 jardoj), la suba rando de la translato estu en alto de 2,44 metroj (= 8 futoj). Fostoj kaj translato estu blankaj aŭ arĝentkoloraj
- La pilko
- La nombro da ludistoj
- La ekipaĵo de la ludistoj
- La arbitracianto
- La help-arbitraciantoj
- La daŭro de la maĉo
- La lud-starto kaj restarto
- La pilko dum kaj ekster la ludo
- La golo
- la eksterludo
- la miskondutoj
- La liberaj frapoj
- La penalo
- La taĉ-reeniro
- La golejo-frapo
- La angulo-frapo
[redaktu] Ekstera ligilo
Oficialaj reguloj de futbalo Retejo de FIFA (anglalingve)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Ĝermo | Sporto | Futbalo