Vikipedio:Reguloj pri forigado
El Vikipedio
Administrantoj rajtas forigi paĝojn komplete el la Vikipedio. Aliaj kunlaborantoj ja ankaŭ povas tute malplenigi paĝon, sed ĝi tamen daŭre ekzistas tiam. Do por forigi fuŝe kreitajn artikolojn tute, necesas la administrantoj.
La laboro de la administrantoj estas forigi tiujn paĝojn, kiuj estas klare fuŝaj, kaj kun kies forigo konsentas la Vikipedia komunumo ĝenerale. Por ke administrantoj ne misuzu sian rajton de forigado, ni havas la paĝon Vikipedio:Forigendaj artikoloj, kie ĉiuj Vikipediistoj kune diskutas pri forigoj. La administrantoj nur forigu paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo, aŭ kun kies forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ la forigo.
Por ke la administrantoj sciu kiam ili rajtas forigi paĝon, ekzistas jenaj tempolimoj. Kiam paĝo aperis tiom longe sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj sen iu ajn voĉo kontraŭa al la forigo, tiam administranto rajtas forigi ĝin.
Enhavo |
[redaktu] Tuj forigindaj artikoloj
- pro vandalismo
- pro gramatike/ortografie malĝusta titolo (ekz. demokrtia anstataŭ demokratio)
[redaktu] post ioma tempo forigindaj artikoloj
Post ioma tempo (de 3 horoj ĝis 1 semajno, dum kiu neniu ek/pluredaktis artikolon; (sube aperas „Laste redaktita je”) kaj ne indikas redaktadon per ŝablono redaktata.
[redaktu] trihora tempolimo
- senfrazaj artikoloj, kiuj havas nur titolon kaj eble prezentas nuran bildon
- unu-dufrazaj neenciklopediaĵoj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj)
- fremdlingvaj (ne esperantolingvaj) artikoloj - se neniu ektradukas ilin
[redaktu] unutaga tempolimo
- artikoloj neenciklopediaj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj) ekz. bugzi, aŭ apartenas al vortaro aŭ al vikicitaĵoj
[redaktu] unusemajna tempolimo
- esperantigitaj urbetoj, vilaĝetoj, personaj nomoj sen indiko pri la originala aŭ alilingva nomo (ekz. B naskiĝis tie; en 1910 funkciis tie klubeto), kio malebligas la pluredakton, serĉon de fontoj por pluredakti ĝin
- unu-dufrazaĵoj kun netrafa frazo, ne pluredaktitaj
[redaktu] alidirektindaj artikoloj
Se artikolo konsistas el unu-du vortoj (nomoj de personoj) aŭ pala, netrafa frazo, oni devas serĉi por ĝi lokon en konvena artikolo kaj krei en tiu suban branĉeton. Se tie kreskas la teksto al merita artikolo, oni devas ĉesigi la alidirekton kaj denove krei la artikolon.
[redaktu] difino apartenanta al vortaro
- tro vortareca temo: aldonu al ReVo, se tie ne ekzistas tiu vorto.
[redaktu] Proponoj
Kreu artikolon kun minimume unu trafa frazo - prefere kun tri, kun ligoj al aliaj artikoloj kaj kun intervikiaj ligoj (do al alilingvaj artikoloj), kiuj helpos al aliaj redaktantoj pluredakti. Nepre legu la konsilojn de la paĝoj Kiel redakti paĝon kaj La perfekta stumpa artikolo.
Unu trafa fazo: Kiam, kiu, kion, kion gravan, kiom, la esenco de la afero ktp..
Ekzemploj pri unufrazaj hororaĵoj, kiuj ne prilumigas la temon:
- Ludoteorio estas fako de matematiko.
- Meccano ("mekano") estas ludo.
- (Jacques DUPUIS) La arkitekto belga naskiĝis je la 1914 en Quaregnon kaj mortis je la 1984 en Mons.
Vizitu la liston de la plej mallongaj paĝetoj por pluredakti ilin.