René Balleux
El Vikipedio
René BALLEUX (naskiĝis 1903 - mortis la 2-an de marto 1980 en Deurne, Belgio) estis belga esperantisto.
Balleux, lerninte Esperanton en 1950, aktivis en diversaj organizaĵoj de la Movado en Belgio. Li estis multjara estrarano, libroservisto kaj kasisto de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo, kasisto de Belga Esperanto-Federacio, helpkasisto de la UK 1960 kaj kunfondinto de Flandra Esperanto-Ligo.
Vidu ankaŭ la la historion de la antverpena Esperanto-grupo, kie li havis eminentan rolon.