René Lemaire (1876)
El Vikipedio
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
René Lemaire [loMER] (naskiĝis la 2-a de marto 1876 en Epernay apud Reims) estis franca esperantisto, komercisto.
Varbita de Beaufront en aŭgusto 1892, li estis lia unua kaj, ĝis 1897, preskaŭ sola kunbatalanto. Tuj interrilatis kun Zamenhof, kaj malavare helpis al eldono de kelkaj el liaj unuaj libroj. De 1898 ĝis 1902 estis sekretario de SPPE kaj de L' Esperantiste; krom siaj artikoloj li redaktis la kronikojn, korektis la eraroplenajn tekstojn de la korespondantoj, kaj prenis sur sin la tutan administradon. Nur dank' al li, dum tiuj jaroj, Beaufront povis sukcese plenumi sian taskon. Tiu tro granda laboro, kunigita kun lia profesia tasko malsanigis lin. De multaj jaroj, eĉ pli frue ol Beaufront, li opiniis necesaj reformojn en la lingvo. Tial en 1908 li tuj fariĝis Idisto, kaj de tiam laboris por Ido tiom, kiom ebligis lia farto. Krom artikoloj verkis filatelian F-E vortareton (Vocabulaire français - Espéranto contenant les mots spéciaux à la philatélie et des modèles de lettres, 1903. (laŭ Louis Bastien). |