Rinovirusoj
El Vikipedio
Rinovirusoj estas ekscitiloj de facilaj malsanoj de spiraj vojoj, nomiĝas infektan nazkataron, kiu prasas sen temperaturo. Ili povas kaŭzi malsanoj nur ĉe homoj kaj ĉimpanzoj.
[redaktu] Proprecoj de rinovirusoj
La diametro de viriono estas 20-30 nm, fundamentalaj proprecoj de viruso similas proprecojn de enterovirusoj. Karaktera indico kiu distingas ilin de homaj enterovirusoj estas perda de infekta aktiveco en acida rondo (pH 3.0 - 5.0). Oni povas konservi virusojn dum multe jaroj ĉe temperaturo -70°C, kaj ĉe temperaturo +4°C mallonge. Oni reproduktigas virusojn en kulturo de homaj fibroblastoj kaj en organaj kulturoj de trakea epitelio de homoj kaj putoroj. Optimumaj kondiĉoj estas inkubacio ĉe temperaturo 33°C. Estas ebla adaptado al kulturo de bovetaj ĉeloj.
[redaktu] Variaĵoj
Oni scias 113 serotipojn de rinovirusoj. Transmisio de homo al homo efektiviĝas per aero-guta vojo. Infektinta persono ekskrecias viruson ankoraŭ antaŭ apero de malsanaj simptomoj kaj precipe dum unuaj tagoj de malsano. Inkubacio daŭras 2-4 tagojn, malsano ĉirkaŭ 6. Ĝi karakteriziĝas nazkataron, tuson, kapdoloron kaj ĝeneralan malfortecon. Precipe infanoj malsanas.
Eblaj komplikaĵoj:
- otito
- trakeobronkito
- pneŭmonio
Malsano lasas mallongan imunecon, oni povas reinfekto per tio serotipo. Imuna protektado efektiviĝas per specialaj antikorpoj (IgA) de nazofaringo. Oni ne scias specialajn metodojn de kuracado.