Rjazan
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Rusio > Rjazanj
Rjazanj | |||
Blazono de la urbo |
|||
Regiono: | Rjazanja provinco | ||
---|---|---|---|
Distrikto: | Rjazanja distrikto | ||
Fondita en: | 1301 (unua mencio) | ||
Urbo ekde: | 1719 | ||
Koordinatoj: | 54° 37' N, 39° 37' E Mapo | ||
Loĝantaro, miloj: | 214 (en 1959); 525,9 (en 2001) |
||
Kodo laŭ OKATO: | 61401 | ||
Telefona prefikso: | 0912 (ĝis 2005); 4912 (ekde 2006) |
||
Tempozono (de MSK): | 0 |
Rjazanj aŭ Rjazan (ruse Рязань) estas rusa urbo, ĉefurbo de Rjazanja provinco. Ĝi situas 200 kilometrojn al sud-oriento de Moskvo, ĉe rivero Oka ĉe enenfluo en ĝin de rivero Trubeĵ (Трубеж).
Enhavo |
[redaktu] Historio
Rjazanj iam estis centro de Rjazanja princlando, sed fakte tiama Rjazanj (t. n. Malnova Rjazanj) situis 50 kilmetrojn for.
Rjazana princlando rolis gravan rolon en la vivo de rusaj princlandoj. Situante ĉe la limo kun stepo, ĝi ofte estis la unua atakata de nomadoj. Tial la princlando devis esti unu el la plej fortaj, ĉiam preta por milito.
La urbo antaŭe estis nomita kiel:
- Perejaslavl Rjazanskij (Переяславль Рязанский) ĝis 1778.
[redaktu] Kulturo
En la urbo konserviĝis kelkaj preĝejoj de 15-a kaj 16-a jarcentoj.
[redaktu] Ekonomio
Rjazan estas multbranĉa industria centro, en kiu plej gravas maŝinkonstruado. La aparte gravaj produktejoj estas la jenaj:
- «Fabriko de kalkul-analitikaj maŝinoj»
- «Fabriko de aŭtoagregatoj»
- «Peza prem-maŝinaro»
- radiouzino
- naftoprilabora uzino
- Kompanio «Kombajn» (terpomkolektaj maŝinoj)
- «Teplopribor»
kaj aliaj.
[redaktu] Transporto
En la urbo estas fervojaj stacioj.
La du ĉefaj estas Rjazan-1 (Рязань-1) kaj Rjazan-2 (Рязань-2).
De la urbo estas 3 fervojaj linioj.
- Nord-okcidenten al Moskvo, en ĝin trajnoj veturas de ambaŭ Rjazan-1 kaj Rjazan-2;
- Orienten al Samara, en ĝin trajnoj veturas nur de Rjazan-1;
- Suden al Voroneĵ, en ĝin trajnoj veturas nur de Rjazan-2.
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.