Robert Indiana
El Vikipedio
Robert INDIANA (naskigita 13-an de septembro 1928) estas usona artisto ligita kun la poparta movado. Indiana estis naskigita Robert CLARK en New Castle, Indianao. Li renomigis sin mem pro sia hejmlando.
Indiana transloĝis al Nov-Jorko en 1954 kaj aliĝis la poparta movado, utiligante distingajn bildojn, tenante de komerca arto kaj ekzistencialismo, kiuj laŭgrade movis antuax kion Indiana nomis "skulptecajn poemojn". La verko de Indiano ofte konsistas el kuraĝa, simpla, ikonemaj bildoj, ĉefe mallongaj vortoj el la angla lingvo kiel "EAT", "HUG", kaj "LOVE" ("manĝu", "brakumo", "amo").
Malgraŭ frua sukceso en la centro de la art-mondo, Indiana ermitigis sin mem en malfrua vivo. Li loĝas en la insula urbo Vinalhaven, Majno ekde 1978.
[redaktu] LOVE
Indiana estas plej konata pro bildo de la vorto "LOVE" ("amo") en kvarto kun oblikva "O". Ĉi tiu bildo, unue kreita por Kristnaska karto por la Nov-Jorka Muzeo de Moderna Arto en 1964, estis ankaŭ poŝtmarko de Usona Poŝt-Servo en 1973, la unua en ofta serio de "Amo-poŝtmarkoj". Skulptitaj versioj estas videbla ĉe Nov-Jorko, Brooklyn, Indianapolis, Scottsdale kaj Filadelfia, Las Vegas, kaj ekster Taipei 101 turo en Tajvano
[redaktu] Kopirajteco
Fifame, Indiana ne registris kopirajton por la LOVE-verko, kaj ne eblis malinstigi alian komercan utiligon. La bildon estas refarita multmultaj fojoj en variaj formoj, inkluzivante skulptaĵojn, bildojn, kaj ornamaĵojn. Ĝi estas tradukita en hebrea lingvo, ĉina lingvo, kaj hispana lingvo.