Robert Mugabe
El Vikipedio
Robert Gabriel MUGABE (1924 – ). Prezidento de Zimbabvo.
Li estis unu el la fondintoj de ZANU (Zimbabva Afrika Nacia Unuiĝo) en la jaro 1963.
Inter 1964 kaj 1974 li estis malliberigita en Rodezio kaj post liberiĝo fondis la Patriotan Fronton kun Joshua Nkomo de ZAPU (Zimbabva Afrika Popola Unuiĝo).
La gerilanoj de Mugabe estis bazitaj en Mozambiko, de kie ili sukcese batalis kontraŭ la registaroj de Ian Smith kaj poste Episkopo Abel Muzorewa.
Dum nacia voĉdonado en 1980 ZANU sukcesis kaj Mugabe estis elektita ĉefministro de sendependa Zimbabvo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.avert.org/subaadults.htm
- http://www.swans.com/library/art9/ankomah5.html
- http://www.landaction.org/display.php?article=61
- http://www.theindependent.co.zw/news/2004/July/Friday16/1003.html