Roland Rotsaert
El Vikipedio
Roland ROTSAERT naskiĝis la 12-an de junio 1950 en Bruĝo, Belgio. Li estas esperantisto ekde 1979 kaj estis dum longa tempo estrarano pri financo de Flandra Esperanto-Ligo. Krome li okupiĝis pri la biblioteko Fondaĵo Vanbiervliet en Kortrejko (Kortrijk) kaj la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo IKEF (www.ikef.org). Li estas redaktoro pri ekonomio de la magazino MONATO ekde 1992.
Profesie li dum 17 jaroj aktivis en banka medio, kie li plenumis preskaŭ ĉiujn eblajn taskojn. Post kelkaj mallongaj profesiaj „ekskursoj”, li ekde 1990 laboras ĉe la belga ŝtata revizorejo (Rekenhof – Cour des Comptes) en Bruselo.
Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur materialo el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo. |